sexta-feira, 27 de setembro de 2013

La granda transiĝo / A GRANDE TRANSIÇÃO

La granda transiĝo
La antropoidoj el la kavernoj tiam grupe disiris tra la surfaco de la terglobo, en la malrapida paso de la jarcentoj, suferante la influojn de la medio kaj formante la praulojn de la estontaj rasoj laŭ ties diversaj tipoj;
tamen estas realaĵo, ke la spiritaj estuloj helpis la homon de la siliko, donante al li novajn biologiajn karakterojn. Eksterordinaraj eksperimentoj estis realigitaj de la senditoj el la nevideblo. La ĵusaj esploroj de la scienco pri la tipo Neandertalo, rekonante ĝin, kiel specon de bestiĝinta homo, kaj aliaj interesaj eltrovoj de la Paleontologio, rilate la fosilian homon, estas pruvo pri la biologiaj eksperimentoj, kiujn faris la senditoj de Sur la vojo al la lumo Jesuo ĝis tiam, kiam fiksiĝis ĉe la “primato” la proksimaj karakteroj de la estonta homo.
La jarcentoj tiris sian vualon de penigaj eksperimentoj sur la frunton de tiuj estaĵoj kun longaj brakoj kaj densaj haroj, sed iam la legioj el la nevideblo faris definitivan transiĝon ĉe la antaŭekzistanta perispirita korpo de la primitivaj homoj, en la astraj regionoj kaj en certaj intertempoj de iliaj reenkarniĝoj.
Aperas la unuaj sovaĝuloj kun plibonigita kompleksio, alkliniĝanta al la eleganteco de la estontaj tempoj.
Ia profunda transformiĝo okazas ĉe la strukturo de la antaŭuloj de la homaj rasoj.
Kiel povis okazi tia transiĝo? demandos via scienca kriterio.
Tre laŭnature.
Ankaŭ la infanoj havas la malperfektaĵojn de la infanaĝo korektataj de siaj gepatroj, kiuj ilin preparas por la vivo, kaj ili ne memoras pri tio, en sia plenaĝo.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
A GRANDE TRANSIÇÃO
Os antropoides das cavernas espalharam-se, então, aos grupos, pela superfície do globo, no curso vagaroso dos séculos, sofrendo as influências do meio e formando os pródromos das raças futuras em seus tipos diversificados; a realidade, porém, é que as entidades espirituais auxiliaram o homem do sílex, imprimindo-lhe novas expressões biológicas. Extraordinárias experiências foram realizadas pelos mensageiros do invisível. As pesquisas recentes da Ciência sobre o tipo de Neanderthal, reconhecendo nele uma espécie de homem bestializado, e outras descobertas interessantes da Paleontologia, quanto ao homem fóssil, são um atestado dos experimentos biológicos a que procederam os prepostos de Jesus, até fixarem no “primata” os característicos aproximados do homem futuro.
Os séculos correram o seu velário de experiências penosas sobre a fronte dessas criaturas de braços alongados e de pelos densos, até que um dia as hostes do invisível operaram uma definitiva transição no corpo perispiritual preexistente, dos homens primitivos, nas regiões siderais e em certos intervalos de suas reencarnações.
Surgem os primeiros selvagens de compleição melhorada, tendendo à elegância dos tempos do porvir.
Uma transformação visceral verificara-se na estrutura dos antepassados das raças humanas.
Como poderia operar-se semelhante transição? Perguntará o vosso critério científico.
Muito naturalmente.
Também as crianças têm os defeitos da infância corrigidos pelos pais, que as preparam em face da vida, sem que, na maioridade, elas se lembrem disso.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário