terça-feira, 4 de junho de 2013

Lecioneto - Pequena Lição 23

Gramatiko de "Fundamento de Esperanto":
A. Alfabeto. 
Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
B. dek-sesaj Reguloj.
1 • Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (La), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
2 • La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
3 • La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
4 • La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj - la sufikson obl, por la nombronaj - on, por la kolektaj - op, por la disdividaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
5 • Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (ordinare pri objekto, besto aŭ infaneto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
6 • La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
7 • La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
8 • Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
9 • Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
10 • La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11 • Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
12 • Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
13 • Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
14 • Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
15 • La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
16 • La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.
Gramática Fundamental do Esperanto.
A. Alfabeto.
Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
B. 16 Regras:
1a.Regra - Não há ARTIGO indefinido em Esperanto; só existe artigo definido (LA), igual para todos os sexos, casos e números.
2a.Regra - Os SUBSTANTIVOS têm a desinência -O. Para formação do plural, acrescenta-se a desinência -J. Só há dois casos: nominativo e acusativo; forma-se o segundo pelo acréscimo da desinência -N ao nominativo. Os outros casos são expressos por meio da preposição: o genitivo, por DE; o dativo, por AL (a,para); o ablativo, por PER (por meio de) ou preposições diversas, conforme o sentido.
3a.Regra - O ADJETIVO termina em -a. Casos e números como no substantivo. O comparativo é formado com a palavra PLI (mais), o superlativo relativo com PLEJ (o mais); com o comparativo usa-se a preposição OL (do que).
4a.Regra - Os NUMERAIS básicos são: UNU, DU, TRI, KVAR, KVIN, SES, SEP, OK, NAŭ, DEK, CENT, MIL. Formam-se as dezenas e as centenas pela simples junção dos numerais. Para assinalar os numerais ordinais, acrescenta-se a desinência do adjetivo; para os multiplicativos, o sufixo -OBL-; para os fracionários -ON-; para os coletivos -OP-; para os distributivos - a palavra PO. Além disso, pode-se usar os numerais como substantivos e advérbios.
5a.Regra - PRONOMES pessoais: MI (eu), VI (tu), LI (ele), ŜI(ela), ĜI (ele ou ela para objeto ou animal), SI (si - reflexivo), NI (nós), VI (vós, você, vocês, o senhor, a senhora), ILI (eles, elas), ONI ("se, a gente"; índice de indeterminação do sujeito); formam-se os pronomes possessivos pelo acréscimo da desinência do adjetivo. A declinação é como a dos substantivos.
6a.Regra - Não se modifica o VERBO para indicar pessoas e números. Formas do verbo: o presente recebe a desinência -AS; o pretérito -IS; o futuro -OS; o condicional (futuro do pretérito) -US; o imperativo -U; o infinitivo -I. Particípios (com setindo de adjetivo ou advérbio): ativo presente -ANT-; ativo pretérito -INT-; ativo futuro -ONT-; passivo presente -AT-; passivo pretérito -IT-; passivo futuro -OT-. Obtêm-se todas as formas da voz passiva por meio da forma correspondente do verbo ESTI (ser) e o particípio passivo do verbo necessário; a preposição da voz passiva é DE.
7a.Regra - Os ADVÉRBIOS derivados terminam em -E; graus de comparação como nos adjetivos.
8a.Regra - Todas as PREPOSIÇõES regem, por si mesmas,o nominativo.
9a.Regra - Lê-se cada palavra conforme está escrita.
10a.Regra - O acento tônico está sempre na penúltima sílaba.
11a.Regra - Formam-se compostos pela simples junção das palavras (a palavra principal fica no fim); as desinências gramaticais são consideradas também como palavras independentes.
12a.Regra - Junto de outra palavra negativa omite-se o vocábulo NE (não).
OBS: Muito cuidado para não fazer a negação dupla em Esperanto:"Eu NãO tenho NADA" -> " Mi havas NENION"
13a.Regra - Para mostrar Direção, (alvo de movimento), as palavras recebem a desinência do acusativo.
14a.Regra - Cada preposição tem sentido determinado e constante; mas se devemos usar alguma preposição e o sentido não nos indica qual delas devemos empregar, então usamos a reposição JE, que não tem sentido próprio. Em lugar da preposição JE pode-se usar também o acusativo sem preposição.
15a.Regra - Os chamados ESTRANGEIRISMOS, isto é, os vocábulos que a maioria das línguas tomou de uma só fonte, são usados no Esperanto, sem alteração, recebendo apenas a ortografia desta língua; mas com diversas palavras derivadas de uma só raiz é melhor usar apenas o vocábulo fundamental e formar os outros a partir do último, conforme as regras do Esperanto.
16a.Regra- A vogal final do substantivo e artigo podem ser elididas e substituída por apóstrofe.

Nenhum comentário:

Postar um comentário