domingo, 17 de março de 2013

Preĝo / ORAÇÃO

Preĝo  
La preĝo estas dia movo de la spegulo de nia animo turne al la Supro, por reflekti ties grandecon.
Ni parolas pri la arda alvoko de spirito al la Ĉielaj Potencoj, ĉu vestita en la vorta esprimo, ĉu tute senvorta, per la silenta, vibra mesaĝo.
 Ni prezentu al ni, ke la surfaco de spegulo estas turnita al la Suno kaj deturnas ties brilegon en abismon. Esence, ĉi tiu estas la funkcio de la preĝo, nome serĉi la Dian Amon por koncentri ĝian lumon sur la valojn de nescio kaj sufero, de mizero kaj malamo, kiuj ankoraŭ kovras la mondon.
Ĝi grade altiĝas, ekde la plej simpla deziro, eksteriĝanta el malsuperegaj estaĵoj, ĝis la dia ekstazo de la anĝeloj, kaj pro tio sur la Tero nenio efektiviĝas ne impulsate de tiu strebo gvidanta la iradon de ĉiuj kreitoj...
La preĝo estas la movo, kiu tenas la ciklopan korpon de la planedo en la kosma kadro; en la oceano ĝi estas la tajdo, montranta la aspiron de la akvoj al la granda ekvilibro; en la planto ĝi montriĝas en fototropismo, nome strebo de l’ kreskaĵo leviĝi al la lumo por asimili ties principojn; en la animalo ĝi estas la instinkto de scivolo kaj esploro, kiuj formas bazon al la unuaj konkeroj de ĝia intelekto, kaj en la ordinara homo ĝi sin montras en la natura pripenso, kiu antaŭas ĉian konstruon sur la homa vojo.
La instruisto preparanta sian lecionon kaj la kuracisto sin koncentranta en siaj studoj por kuraci difinitan malsanon; la administratoro programanta la plenumon de tiu aŭ tiu alia servo kaj la inĝeniero absorbiĝinta en la verkado de plano por difinita konstruaĵo ja utiligas la preĝoprocedojn, reflektante en siaj mensoj la celojn de la edukado kaj de la kuraca scienco, de la leĝoscienco kaj de la progreso, kiuj fluas el la nevideblaj regionoj, kiel abstraktaj ideoj, antaŭ ol substance montriĝi en la mondo. Preĝi estas harmonii kun la plej alta fonto de potenco en la tuta Universo, ensorbante ĝiajn rezervojn kaj respegulante la leĝojn pri konstanta renovigo, kiuj regas la fundamentojn de la vivo.
La preĝo agigas la kaŝitajn energiojn de la koro, ilin liberigante, kun la imagoj de nia deziro, per la viva, plastikiga forto de la penso, kaj tiuj imagoj, suprenflugante al Superaj Regionoj, atingas la nin ĉirkaŭantajn intelektajn estaĵojn, videblajn aŭ nevideblajn, per kiuj ni ordinare ricevas la respondojn de la Dia Providenco, ĉar la Ĉiobonfara Patro ankaŭ manifestiĝas pere de tiuj siaj filoj, kiuj iĝas bonfaraj.
La volo, kiu preĝas, gvidas la koron, kiu sentas. Tiel, ĝi produktas lumigajn reflektojn, per kiuj la spirito silente ricevas, sub la formo de inspiro kaj intima helpo, la influon de la Diaj Kurieroj, direktantaj lian evoluan programon kaj al li renovigantaj la senton kaj la penson, per kiuj perfektiĝas lia ekzistado. En la preĝo ni disponas la plej altan sistemon de komunikiĝo inter la Tero kaj la Ĉielo.
Per la dia preĝo-cirkvito, la kreito petas la Kreinton pri helpo kaj la Kreinto respondas al la kreito laŭ la nekontraŭebla principo de la spirita reflektado, al li etendante la Eternajn Brakojn, por ke li altiĝu el la valoj de la vivo fragmenta sur la suprojn de la Venka Vivo.
         Libro: Penso kaj Vivo
             Emmanuel / Chico Xavier.
ORAÇÃO 
A oração é divino movimento do espelho de nossa alma no rumo da Esfera Superior, para refletir-lhe a grandeza.
Reportamo-nos aqui ao apelo vivo do espírito às Potências Celestes, quer vestido na fórmula verbal, quer absolutamente sem ela, na silenciosa mensagem da vibração.
Imaginemos a face de um espelho voltada para o Sol, desviando-lhe O fulgor na direção do abismo. Esta, na essência, é a função da prece, buscando o Amor Divino para concentrar-lhe a claridade sobre os vales da ignorância e do sofrimento, da miséria e do ódio, que ainda se estendem no mundo.
Graduada, desde o mais simples desejo, a exteriorizar-se dos mais ínfimos seres, até a exaltação divina dos anjos, nada se faz na Terra sem o impulso da aspiração que orienta o passo de todas as criaturas...
No corpo ciclópico do Planeta, a oração é o movimento que o mantém na tela cósmica; no oceano, é o fenômeno da maré, pelo qual as águas aspiram ao grande equilíbrio. Na planta, é a chamada fototaxia ou anseio com que o vegetal se levanta para a luz, incorporando-lhe os princípios; no animal, é o instinto de curiosidade e indagação que lhe alicerçam as primeiras conquistas da inteligência, tanto quanto, no homem comum, é a concentração natural, antes de qualquer edificação no caminho humano.
O professor planeando o ensinamento e o médico a ensimesmar-se no estudo para sanar determinada moléstia, o administrador programando a execução desse ou daquele serviço, e o engenheiro engolfado na confecção de uma planta para certa obra, estão usando os processos da oração, refletindo na própria mente os propósitos da educação e da ciência de curar, da legislação e do progresso, que fluem do plano invisível, à feição de imagens abstratas, antes de se revelarem substancialmente ao mundo. Orar é identificar-se com a maior fonte de poder de todo o Universo, absorvendo-lhe as reservas e retratando as leis da renovação permanente que governam os fundamentos da vida.
A prece impulsiona as recônditas energias do coração, libertando-as com as imagens de nosso desejo, por intermédio da força viva e plasticizante do pensamento, imagens essas que, ascendendo às Esferas Superiores, tocam as inteligências visíveis ou invisíveis que nos rodeiam, pelas quais comumente recebemos as respostas do Plano Divino, porquanto o Pai Todo-Bondoso se manifesta igualmente pelos filhos que se fazem bons.
A vontade que ora, tange o coração que sente, produzindo reflexos iluminativos através dos quais o espírito recolhe em silêncio, sob a forma de inspiração e socorro íntimo, o influxo dos Mensageiros Divinos que lhe presidem o território evolutivo, a lhe renovarem a emoção e a idéia, com que se lhe aperfeiçoa a existência.
Dispomos na oração do mais alto sistema de intercâmbio entre a Terra e o Céu. Pelo divino circuito da prece, a criatura pede o amparo do Criador e o Criador responde à criatura pelo princípio inelutável da reflexão espiritual, estendendo-lhe os Braços Eternos, a fim de que ela se erga dos vales da vida fragmentária para os cimos da Vida Vitoriosa.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário