domingo, 11 de março de 2012

Lulilo / Berço

Lulilo
Escepte de tiuj planoj difinitaj por specialaj verkoj, laŭ kiuj Spiritoj en misio surmetas la fiziologiajn vestojn por konkretigi reflektojn de la Supera Vivo inter la homoj kaj  ĉi tiujn instigi al pli alta ascendo,  ĉiu nuna lulilo prezentas la forpasintan hieraŭon.
La vojo, kiun ni ekiras en iu ekzistado, estas la kontinuaĵo de la vojoj iritaj en antaŭaj ekzistadoj.
Penegas la scienca esplorado sur la Tero, studante la biologian kontinuecon. Kromosomaj nukleoj kaj citoplasmaj vehikloj, mediaj faktoroj kaj familiaj genealogioj estas vokitaj de l’ genetikistoj por la ekvaciigo de l’ problemoj de la origino kaj estas kompreneble, ke el iliaj demandoj aperu rimarkindaj rezultoj, nome tiuj koncernantaj la morfologiajn karakterojn kaj la surprizajn adaptiĝemojn.
Sed la skalpelo de la homa esplorado  ĝis nun ne sukcesis transpasi la eksteran flankon de la organa strukturo.
Ĝi ankoraŭ restas  ĉe la ekzameno de la kompleksio kaj de la staturo, de la pigmentado kaj de la sangogrupo, rilataj al la korpa deveno,  ĉar la meandroj de la psika heredeco ankoraŭ restas preskaŭ nesondeblaj por la surtera inteligenteco. Tiel estas  ĉar la generaj  ĉeloj, estante vivaj semoj, reproduktas niajn  konsciencajn kliŝojn ĉe la nepalpebla proceso de la formiĝo de nova korpo.
En la utera kamero, la domina reflekto de nia memeco impresas la fetan plakon aŭ la tutaĵon de la generaj principoj, kiuj formas la fundamentojn de nia nova fizika instrumento, fiksante nian destinitecon por la taskoj, kiujn ni devas plenumi en la mondo dum difinita spaco da tempo. Per tiu aserto ni neniel intencas apologii ian absolutan determinismon,  ĉar ja neniu povas forigi la libervolon, per kiu ni kreas la kaŭzojn de sufero aŭ de riparado en niaj destinoj, kadre de tiu relativa determinismo, laŭ kiu ni nin direktas al pli altaj formoj de emocio kaj pensado por la konkero de la absoluta libereco.
Transirinte la fizikan morton, ni revenas en la Pliampleksan Vivon kun kolekto da faroj ne  ĉiam konformaj al tiuj, kiujn ni devus plenumi. En multaj okazoj, la imagoj kunportitaj el la karna ekzistado estas timindaj fantomoj, naskitaj de niaj kulpoj mem kaj kiuj, postulante rebonigon kaj elpagon, kreas, por niaj sentumoj, la turmentegan inferon kie kirle miksiĝas niaj  plendoj kaj afliktoj.
Sed jen la Fidela Justeco, pro korfavoro, konsentas al ni la revenon, kiel benatan rekomencon. Ni tiel, tra la lulilo, reprenas rektan kontakton kun niaj kreditoroj kaj ŝuldantoj por la likvido de la koncernaj debetoj, kies kontoj jam estas efektive bilancitaj en la Diaj Leĝoj.
Ĉi tiel do ni ordinare renaskiĝas sur la Tero, konforme al niaj  ŝuldoj aŭ bezonoj, tiucele asimilante la genan esencon de tiuj, afinantaj al nia esteco kaj kondutmaniero.
Pro tio, la problemoj de heredeco  ĝenerale devenas de la al ni propraj mensajreflektoj.
Vere iafoje abnegaciemaj koroj, kulturante la plantejon de amo per sinoferado, altiras al si malfeliĉajn korojn, provizore gardante en siaj brakoj monstrajn aberaciojn ne harmoniantajn al la alta nivelo, kiun ili jam atingis, sed tiajn esceptojn ni  ŝuldas al la rezignemo, per kiu ili igas emerĝi el la infersimilaj regionoj malnovajn korinklinojn el longe pasintaj tempoj, aplikante la dian atributon de la Karitato.
Sed laŭregule nia lulilo en la mondo estas reflekto de niaj bezonoj, pro kio koncernas  ĉiun el ni dum la reenkarniĝo honori  ĝin per nobla laborado celanta riparon, pliboniĝon aŭ altiĝon, estante certaj pri tio, ke al tiu lulilo ni estas portitaj aŭ altiritaj laŭ la regeneraj aŭ komisi-plenumaj problemoj, kiujn ni bezonas por la reĝustigo de nia destino antaŭ La estonteco.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo)
Berço
Excetuando-se os planos organizados para as obras especiais, em que Espíritos missionários senhoreiam as reservas fisiológicas para a criação de reflexos da Vida Superior entre os homens, impelindo-os a maior ascensão, todo berço de agora retrata o ontem que passou.
O caminho que iniciamos em determinada existência é o prolongamento dos caminhos que percorremos naquelas que a precederam.
Esfalfa-se a investigação científica na Terra, estudando o continuísmo biológico. Núcleos de cromossomos e veículos citoplásmicos, fatores de ambiente e genealogias familiares são chamados pelos geneticistas à equação dos problemas da origem e é natural que de suas indagações surjam resultados notáveis, quais sejam aqueles que tangem aos caracteres morfológicos e às surpresas da adaptação.
O escalpelo da observação humana, porém, não consegue, por agora, ultrapassar o recinto externo da constituição orgânica, detendo-se no exame da conformação e da estatura, da pigmentação e do grupo sangüíneo, alusivos à filiação corpórea, já que os meandros da hereditariedade psíquica são, por enquanto, quase que integralmente inacessíveis à sondagem da inteligência terrestre.
É que as células germinais, por sementes vivas, reproduzem os nossos clichês da consciência no trabalho impalpável da formação de um corpo novo.
Na câmara uterina, o reflexo dominante de nossa individualidade impressiona a chapa fetal ou o conjunto de princípios germinativos que nos forjam os alicerces do novo instrumento físico, selando-nos a destinação para as tarefas que somos chamados a executar no mundo, em certa quota de tempo.
Nisso não vai qualquer exaltação ao determinismo absoluto, porque ninguém pode suprimir o livre-arbítrio, com o qual articulamos as causas de sofrimento ou reparação em nossos destinos, dentro do determinismo relativo em que marchamos para mais altas formas de emoção e  pensamento, na conquista da liberdade suprema.
Pelo transe da morte física, regressamos à Vida Maior com a soma de realizações que nem sempre são aquelas que devêramos efetuar. Em muitas circunstâncias, as imagens trazidas da permanência na carne são fantasmas temíveis, nascidos de nossas próprias culpas, exigindo reajuste e pagamento, a modelarem para os nossos sentidos o inferno torturante em que se nos revolvem as queixas e aflições.
Eis, porém, que a Justiça Fiel, por misericórdia, nos concede o retorno para a bênção do reinício. Retomamos, assim, através do berço, o contato direto com os nossos credores e devedores para a liquidação dos débitos que contraímos, cujo balanço efetivo jaz devidamente contabilizado nas Leis Divinas.
É desta maneira que comumente renascemos na Terra, segundo as nossas dívidas ou conforme as nossas necessidades, assimilando para esse fim a essência genética daqueles que se nos afinam com o modo de proceder e de ser.
Os problemas da hereditariedade, em razão disso, descendem, de forma geral, dos reflexos mentais que nos sejam próprios.
Em verdade, por vezes, abnegados corações, cultivando a leira do amor pelo sacrifício, trazem a si corações desditosos, guardando transitoriamente, nos braços, monstruosas aberrações que destoam do elevado nível em que já se instalaram; contudo, vemos semelhantes exceções ao espírito de renúncia com que fazem emergir das regiões infernais velhos laços afetivos, distanciados no tempo, usando o divino atributo da caridade.
De conformidade com a regra, porém, nosso berço no mundo é o reflexo de nossas necessidades, cabendo a cada um de nós, quando na reencarnação, honrá-lo com trabalho digno de restauração, melhoria ou engrandecimento, na certeza de que a ele fomos trazidos ou atraídos, segundo os problemas da regeneração ou da mordomia de que carecemos na recomposição de nosso destino, perante o futuro.
Emmanuel / Francisco Cândido Xavier – (livro: Pensamento e Vida).

Nenhum comentário:

Postar um comentário