domingo, 18 de março de 2012

Familio / Família


Familio
Inter la homoj, la samsanga familio povas esti komprenata kiel la esenca centro  de niaj reflektoj: agrablaj aŭ malagrablaj reflektoj, kiujn la pasinteco resendas al ni.
Memkompreneble ni al  ĉi tio ne alkalkulas la ĉampionojn de la evoluado, kiuj, kondukite en la ordinaran medion,  ĝin tuj superas, kreante mensan etoson al si esence propran kaj plenumante la renovigan programon kies portantoj ili estas.
Ni do pritraktas nian pozicion sur la ordinara batalkampo.
Ĉiu kreito estas provizore alkonformigita al la limoj de la agado, kiun li kapablas plenumi, aŭ, pli klare, ĉiu el ni nur iom post iom transpasos la horizonton, kiun li jam atingis per siaj propraj reflektoj.
La primitivulo ne foriĝas senprepare de sia naskiĝejo sed tie ja multfoje renaskiĝas, kaj la relative civilizita homo longe restadas  ĉe la rasa medio, en kiu li asimilas la necesajn spertojn tiel longe  ĝis la tutaĵo de liaj akiroj rekomendos lin por novspecaj realigoj.
Jen kial,  ĉe la sfero de la samsangeco, la enkarniĝinta Spirito iras renkonte al la korligoj, kiujn li mem teksis al si, konforme al tiu mensa linio karakterizanta liajn tendencojn.
Pro tio, la tiel nomata psikologia heredeco estas iasence la natura kuniĝo de spiritoj inter si afinantaj pro altiriĝemo al samaj aktivecoj kaj inklinoj.
Granda artisto aŭ eminenta heroo povas naskiĝi en sfero fremda al la sentoj, per kiuj ili elstaras. Tio estas la manifestiĝo de la genio, pacience ellaboriĝinta en la kuro de la jarmiloj kaj transsendanta la reflektojn de sia individueco per giganta konstrulaboro.
Sed, sur la ordinaraj reloj, en la hejma templo kolektiĝas tiuj, sin respegulantaj, unuj en la aliaj.
Familio el muzikistoj pli facile akceptos en sian idaron praktikantojn de la dia arto,  ĉar ofte la Spiritoj okupantaj  ĉe ili, per la reenkarniĝo, la pozicion de filoj, estas tiuj samaj amikoj, kiuj, ankoraŭ en la spirita regiono, jam stimulis ilian muzikan kleriĝon, kaj  ĉiuj sin reciproke respegulas en la kontinua aktiveco, al kiu ili sin donas tra multenombraj jarcentoj.
Samkiale skulptistoj kaj poetoj, politikistoj kaj kuracistoj, komercistoj kaj terkulturistoj preskaŭ ĉiam donas al si la manojn, unuj al aliaj,  ĉe la kulto al la plej bonaj korligaj valoroj, sin reciproke kontinuigante en la familia genotipo kaj antaŭgardante por si mem, per la komuna laborado kaj laŭ la leĝo de renaskiĝo, la evoluan heredan propraĵon, per kiu ili sin esprimas en la spaco kaj en la tempo.
Ankaŭ tial, laŭ la sama principo de altiriĝemo, ni vidas dipsomaniulojn kaj kleptomaniulojn, krimulojn kaj promoralajn malsanulojn naskiĝi de tiuj, kiuj al ili spirite agordiĝas per samaj difektoj kaj elprovoj,  ĉar multaj malvirtiĝintaj inteligentoj alkonformiĝas al la genetika kampo de tiuj, altirantaj ilian  kunecon, pro la malnoblaj sentoj aŭ bedaŭrindaj faroj, per kiuj ili  ŝuldiĝis kontraŭla Leĝo.
La familia morala difekto do rezultas el  ŝuldo-kuniĝo kaj nin lokas en la genetika sfero, kiun ni meritas laŭ niaj  ŝuldiĝoj kontraŭ la mondo kaj la vivo. Tiakaŭze ni estas devigitaj sperti La refrapon de niaj toksaj reflektoj tra iuj anoj de nia parencaro, kiuj al ni resendas tiujn reflektojn pere de afliktaj procesoj de suferado.
Ni do renkontas en la hejma grupo ne nur tiujn ligilojn el nobleco kaj  ĝojo, kiujn ni jam sukcesis teksi per amo laŭdinde praktikata, sed ankaŭ la katenojn el honto kaj antipatio, per kiuj ni rikoltas la maltrankviligajn  kliŝojn, kiujn ni mem stampis sur la memoro de l’ destino  kaj kiujn ni bezonas estingi per laboro kaj sinofero, pacienco kaj humileco, nome novaj rimedoj, per kiuj ni estigos novajn spiritajn reflektojn povantajn nuligi la efikojn de nia pasinta, tumulta kaj malfeliĉa konduto.
Emmanuel / Chico Xavier  (Libro:  Penso kaj Vivo).

FAMÍLIA
A família consangüínea, entre os homens, pode ser apreciada como o centro essencial de nossos reflexos. Reflexos agradáveis ou desagradáveis que o pretérito nos devolve. Certo, não incluímos aqui os Espíritos pioneiros da evolução que, trazidos ao ambiente comum, superam-no, de imediato, criando o clima mental que lhes é peculiar,atendendo à renovação de que se fazem intérpretes.
Comentamos a nossa posição no campo vulgar da luta.
Cada criatura está provisoriamente ajustada ao raio de ação que é capaz de desenvolver ou, mais claramente, cada um de nós apenas, pouco a pouco, ultrapassará o horizonte a que já estenda os reflexos que lhe digam respeito.
O homem primitivo não se afasta, de improviso, da própria taba, mas aí renasce múltiplas vezes, e o homem relativamente civilizado demora-se longo tempo no plano racial em que assimila as experiências de que carece, até que a soma de suas aquisições o recomende a diferentes realizações.
É assim que na esfera do grupo consangüíneo o Espírito reencarnado segue ao encontro dos laços que entreteceu para si próprio, na linha mental em que se lhe caracterizam as tendências.
A chamada hereditariedade psicológica é, por isso, de algum modo, a natural aglutinação dos espíritos que se afinam nas mesmas atividades e inclinações.
Um grande artista ou um herói preeminente podem nascer em esfera estranha aos sentimentos nos quais se avultam. É a manifestação do gênio pacientemente elaborado no bojo dos milênios, impondo os reflexos da sua individualidade em gigantesco trabalho criativo.
Todavia, na senda habitual, o templo doméstico reúne aqueles que se retratam uns nos outros.
Uma família de músicos terá mais facilidade para recolher companheiros da arte divina em sua descendência, porque, muita vez, os Espíritos que assumem a posição de filhos na reencarnação, junto deles, são os mesmos amigos que lhes incentivavam a formação musical, desde o reino do Espírito, refletindo-se reciprocamente na continuidade de da ação em que se empenham através de séculos numerosos.
É ainda assim que escultores e poetas, políticos e médicos, comerciantes e agricultores quase sempre se dão as mãos, no culto dos melhores valores afetivos, continuando-se, mutuamente, nos genes familiares, preservando para si mesmos, mediante o trabalho em comum e segundo a lei do renascimento, o patrimônio evolutivo em que se exprimem no espaço e no tempo.
Também é aí, de conformidade com o mesmo principio de sintonia, que vemos dipsõmanos e cleptomaníacos, tanto quanto delinqüentes e enfermos de ordem moral, nascendo daqueles que lhes comungam espiritualmente as deficiências e as provas, porquanto muitas inteligências transviadas se ajustam ao campo genético daqueles que lhes atraem a companhia, por força dos sentimentos menos dignos ou das ações deploráveis com que se oneram perante a Lei.
A tara familiar, por esse motivo, é a resultante da conjunção de débitos, situando-nos no plano genético enfermiço que merecemos, à face dos nossos compromissos com o mundo e com a vida. Dessa forma, somos impelidos a padecer o retorno dos nossos reflexos tóxicos através de pessoas de nossa parentela, que no-los devolvem por aflitivos processos de sofrimento.
Temos assim, no grupo doméstico, os laços de elevação e alegria que já conseguimos tecer, por intermédio do amor louvavelmente vivido, mas também as algemas de constrangimento e aversão, nas quais recolhemos, de volta, os clichês inquietantes que nós mesmos plasmamos na memória do destino e que necessitamos desfazer, à custa de trabalho e sacrifício, paciência e humildade, recursos novos com que faremos nova produção de reflexos espirituais, suscetíveis de anular os efeitos de nossa conduta anterior, conturbada e infeliz.
Emmanuel / Chico Xavier (Do livro "Pensamento e Vida", 12, FCXavier)

Nenhum comentário:

Postar um comentário