terça-feira, 21 de fevereiro de 2012

Sugesto / SUGESTÃO

Sugesto
Oni priparolas la fenomenon de la mensa sugesto kvazaŭ aferon ekskluzive privatan de specialaj magnetaj eksperimentejoj, rigardante hipnotigantojn kaj hipnotigitojn kiel miraklistojn.
Grasset, la eminenta neŭrologo de la Montpeliera skolo, eĉ klasas la sugestojn en Du kategoriojn: - tiujn  intrahipnotajn, kiuj efektiviĝas dum la nenatura dormo,  kaj tiujn posthipnotajn, kiuj manifestiĝas post la vekiĝo.
     Sed sugesto okazas ĉiumomente, en la vivo de  ĉiuj homoj, surbaze de la konstanta mensa reflekto.
Ĝin la plej vigle mastras la magio, kiu, signifante la regadon de la okultaj fortoj, montriĝas super  ĉio kiel la etoso de  ĉiuj religiaj ceremonioj sur la Tero, en kiuj kunagas la fortoj de potencaj mensoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, estigante okazaĵojn,  kiuj impresas la popolan menson kaj disciplinas ties impulsojn.
Sugesto, tiu ja simpla kaj pura mensa forto, portanta la ideon kiel vivan bildon, estas, kiel la elektro, la eksplodaĵo, la vaporo kaj la atoma diseriĝo, nek bona nek malbona,  ĉar  ĝiaj efikoj dependas de la uzo, kiun oni faras el  ĝi. Ni do vidas  ĝin ne nur  ĉe la altaro de preĝado kaj  ĉe la sakralaj simboloj de la diservoj, admonantan la popolan koron al virto kaj progreso, sed ankaŭ ĉe la malnoblaj spektakloj de la barbaraj ritoj kaj ĉe la forloga demagogio elspiranta la malsuperan psikismon, kiu inspiras malĉaston kaj ribelon.
Niaj emocioj, pensoj kaj agoj estas dinamikaj sugest-elementoj.
Ĉiu homo eksterigas la mensan energion, formante subtilajn bildojn, per kiuj li influas la proksimulon, same kiel li ankaŭ estas influata de tiuj formoj elsendataj de aliulaj cerboj.
Ĉiu nia sinteno en la vivo polarizas fortojn sur tiujn afinantajn al nia esteco, ilin pelante al konscia aŭ nekonscia imitado.
Tiel okazas,  ĉar kio gvidas nian agadon  ĉe  ĉiuj paŝoj en la vivo, tio estas la principo de reflekto.
La lernejo estas ia inicejo por la animoj komencantaj la laborojn de intelekta perfektiĝado, kaj samtempe ia centro de kondiĉitaj refleksoj por milionoj da spiritoj, kiuj reenkarniĝas celante repreni, per la alfabeto, la laboron por siaj propraj konkeroj sur la kampo de la intelekto.
Kun la helpo de multaj instruistoj, nin gvidantaj de la katedro kaj de la tribuno, per la libro kaj la gazetaro, ni reprenas, en la mondo, nian psikan realaĵon, difinitan de la tutaĵo el niaj akiroj, emociaj kaj kulturaj, faritaj en la pasinteco, sed kun la ebleco vaste eduki la volon por la konvena alĝustiĝo al la Supera Vivo.
Tiamaniere ni hodiaŭ estas efektivaj heredantoj de la reflektoj de niaj hieraŭaj spertoj, disponante rimedojn por turni ties direkton al la vera feliĉo.
Helpante aliulon, ni sugestas helpon al ni mem.
Humile elportante la sortovicojn de la revirtiga vojo, ni sugestas al  ĉiuj  ĉirkaŭ ni esti paciencaj kaj solidaraj al ni mem.
Helpante, ni nin mem helpas.
Malutilante, ni malutilas nin mem.
Per la spontanea sugesto  ni semas reflektojn de nia esteco kaj rikoltas ties efikojn  ĉe aliulaj personecoj, same kiel, en la mondo, ni semas kaj rikoltas kanabon kaj tritikon, karoton kaj terpomon.
Ni do mem respondas pri nia ligo kun la konstruaj fortoj de l’ bono aŭ kun la renversaj fortoj de l’ malbono.
Emmanuel / Chico Xavier  (Libro: Penso kaj Vivo)
SUGESTÃO
         Comenta-se o fenômeno da sugestão mental, qual se fora privativo de gabinetes magnéticos específicos, mobilizando-se hipnotizadores e hipnotizados, à conta de taumaturgos.
         Grasset, o eminente neurologista da escola de Montpellier, chega a classificar as sugestões em duas categorias: — as intra-hipnóticas, que se efetuam no curso do sono provocado, e as pós-hipnóticas, que se realizam além do despertar.
Entretanto, a sugestão é acontecimento de toda hora, na vida de todos os seres, com base na reflexão mental permanente.
Dela se apropriou com mais empenho a magia, que, significando o governo das forças ocultas, tem sido, antes de tudo, o clima de todas as cerimônias religiosas na Terra, cerimônias essas em que se conjugam as  forças de  poderosas mentes encarnadas e desencarnadas, gerando sucessos  que impressionam a mente popular, disciplinando-lhe os impulsos.
Força mental pura e simples, carreando a idéia por imagem viva, a sugestão, como a eletricidade, o explosivo, o vapor e a desintegração atômica, não é boa nem má, dependendo os seus efeitos da aplicação que se lhe confere. Temo-la, assim, não apenas no altar da oração  e nos símbolos sagrados do serviço religioso, aconselhando a virtude e o progresso ao coração do povo, mas também nos espetáculos deprimentes dos ritos bárbaros e na demagogia de arrastamento, ressumando o psiquismo inferior que inspira a licenciosidade e a rebelião.
Nossas emoções, pensamentos e atos são elementos dinâmicos de indução.
Todos exteriorizamos a energia mental, configurando as formas sutis com que influenciamos o próximo, e todos somos afetados por essas mesmas formas, nascidas nos cérebros alheios.
Cada atitude de nossa existência polariza forças naqueles que se nos afinam com o modo de ser, impelindo-os à imitação consciente ou inconsciente.
É que o princípio de repercussão nos comanda a atividade em todos os passos da vida.
A escola é um lar de iniciação para as almas que começam as lides do burilamento intelectual, constituindo, simultaneamente, um centro de reflexos condicionados para milhões de espíritos que reencarnam para readquirir pelo alfabeto o trabalho das próprias conquistas na esfera da inteligência.
Com o auxílio dos múltiplos instrutores que nos guiam da cátedra e da tribuna, pelo livro e pela imprensa, retomamos no mundo a nossa realidade psíquica, determinada pela soma de nossas aquisições emocionais e culturais no passado, com a possibilidade de mais ampla educação da  vontade para o devido ajustamento à Vida Superior.
Somos hoje, deste modo, herdeiros positivos dos reflexos  de nossas experiências de ontem, com recursos de alterar-lhes a direção para a verdadeira felicidade.
Auxiliando a outrem, sugerimos o auxilio em nosso favor. Suportando com humildade as vicissitudes da senda regenerativa, instilamos paciência e solidariedade, para conosco, em todos aqueles que nos rodeiam.
Ajudando, ajudamo-nos.
Desservindo, desservimo-nos.
Por intermédio da sugestão espontânea, plantamos os reflexos de nossa individualidade, colhendo-lhes os efeitos nas individualidades alheias, como semeamos e obtemos no mundo o cânhamo e o trigo, a cenoura e a batata.
Somos, assim, responsáveis pela nossa ligação com as forças construtivas do bem ou com as forças perturbadoras do mal.
Emmanuel / Chico Xavier (Livro: Pensamento e Vida).

Nenhum comentário:

Postar um comentário