terça-feira, 3 de janeiro de 2012

Instruo / Instrução


Instruo
Oni jam diris, ke du flugiloj kondukos la homan spiriton al Dio.
Unu estas nomata Amo, Saĝo estas la alia.
Per la amo, kiu super ĉio estas amo al la proksimulo, la homo sin lumigas kaj beligas interne, elsendante, helpe al aliaj homoj, la reflekton de siaj virtoj; kaj per la saĝo, kiu komenciĝas per la scioakirado, li rikoltas la influon de la avangardo de l’ progreso, kiu al li komunikas la reflektojn de sia grandeco, lin puŝante en la Alton.
Per la amo ni valorigas nin por la vivo.
Per la saĝo ni estas valorigataj de la vivo.
De tio venas la imperativo, ke inteligento kaj boneco kune marŝu.
Boneco senscia estas kvazaŭ amika puto en plena ombro, kiu sensoifigas vojaĝanton sen instrui lin pri la vojo.
Inteligento senama povas esti komparata al valora montra fosto, kiu indikas al migranto la  ĝustan direkton sed lasas lin perei turmentata de l’ soifo.
Ni ĉiuj bezonas instruon kaj amon..
Studi kaj servi estas vojoj neeviteblaj  ĉe la klopodoj por altiĝo.
La intelekta kulturo estas tute formita laŭ ĉeno de grada disvastiĝo.
La civilizacioj seninterrompe sin sekvas sub la efiko de la mensa heredo.
La arto, en parolo aŭ muziko, grifelo aŭ peniko, disvolviĝas kaj perfektiĝas pere de la resendo esprimata per la laboro de la kulturantoj de l’ belo, kiuj sin reciproke inspiras.
La lernejo estas centro de inspirita instigado, kie la hodiaŭaj instruistoj kontinuigas la laboron de la hieraŭaj.
La libro prezentas potence altirfortan magneton, modlanton de la emocioj kaj konceptaĵoj, de kiuj fontas la grandaj movadoj de la Homaro en  ĉiuj kampoj de religio kaj scienco, opinio kaj tekniko, penso kaj laboro.
Ĉe tiu dinamo de kreiva energio ni trovas la plej altajn rimedojn de mensinflua telekomunikiĝo,  ĉar trans nemezureblaj distancoj, en spaco kaj tempo, ni asimilas la ideojn de la superaj spiritoj, kiuj antaŭ jarcentoj pasis inter ni.
Sokrato reflektiĝas en la verkoj de la disĉiploj, kiuj intime kunvivis kun li, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni nutras nin per liaj noblaj pensoj.
Jesuo bildiĝas en la libroj de la apostoloj, kiuj disvastigis lian verkon, kaj la Evangelio ja estas kristalklara spegulo, en kiu, per dia reflekto, la Majstro reaperas, orientante la homan konduton por la konstruado de la Dia Regno inter ni.
Scii estas favori nian propran liberiĝon, prenante la vojon al novaj horizontoj en la vivo.
Koncernas nin do la devo ĉiam studi, elektante la plej bonan, por ke niaj ideoj kaj ekzemploj respegulu la ideojn kaj ekzemplojn de l’ ĉampionoj de la lumo.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro:Penso kaj Vivo). 
Instrução
Já se disse que duas asas conduzirão o espírito humano à presença de Deus.
Uma chama-se Amor, a outra, Sabedoria.
Pelo amor, que, acima de tudo, é serviço aos semelhantes, a criatura se ilumina e aformoseia por dentro, emitindo, em favor dos outros, o reflexo de suas próprias virtudes; e, pela sabedoria, que começa na aquisição do conhecimento, recolhe a influência dos vanguardeiros do progresso, que lhe comunicam os reflexos da própria grandeza, impelindo-a para o Alto.
Através do amor valorizamo-nos para a vida.
Através da sabedoria somos pela vida valorizados.
Daí o imperativo de marcharem juntas a inteligência e a bondade.
Bondade que ignora é assim como o poço amigo em plena sombra, a dessedentar o viajor sem ensinar-lhe o caminho.
Inteligência que não ama pode ser comparada a valioso poste de aviso, que traça ao peregrino informes de rumo certo, deixando-o sucumbir ao tormento da sede.
Todos temos necessidade de instrução e de amor.
Estudar e servir são rotas inevitáveis na obra de elevação.
Toda a cultura intelectual é formada em cadeia de gradativa expansão.
As civilizações sucedem-se, ininterruptas, ao influxo da herança mental.
A arte, na palavra ou na música, no buril ou no pincel, evolui e se aprimora, por intermédio da repercussão a exprimir-se no trabalho dos cultivadores do belo, que se inspiram uns nos outros.
A escola é um centro de indução espiritual, onde os mestres de hoje continuam a tarefa dos instrutores de ontem.
O livro representa vigoroso ímã de força atrativa, plasmando as emoções e concepções de que nascem os grandes movimentos da Humanidade, em todos os setores da religião e da ciência, da opinião e da técnica, do pensamento e do trabalho. Por esse dína­mo de energia criadora, encontramos os mais adiantados serviços de telementação, porquanto, a imensas distâncias, no espaço e no tempo, incorporamos as idéias dos espíritos superiores que passaram por nós, há Séculos.
Sócrates reflete-se nas páginas dos discípulos que lhe comungavam a intimidade, e, ainda hoje, consumimos os elevados pensamentos de que foi ele o portador.
Retrata-se Jesus nos livros dos apóstolos que lhe dilataram a obra, e temos no Evangelho um espelho cristalino em que o Mestre se reproduz, por divina reflexão, orientando a conduta humana para a construção do Reino de Deus entre as criaturas.
Conhecer é patrocinar a libertação de nós mesmos, colocando-nos a caminho de novos horizontes na vida.
Corre-nos, pois, o dever de estudar sem­pre, escolhendo o melhor para que as nossas idéias e exemplos reflitam as idéias e os exemplos dos paladinos da luz.
Livro: Pensamento e Vida - Emmanuel /Francisco Cândido Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário